Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/131

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Turko.[1] Paket daŭrigis ĉie sian metion kaj per ĝi gajnis nenion.

— Mi ĝuste antaŭvidis tion, diris Marten al Kandid, ke viaj donacoj estos baldaŭ disperdataj kaj igos ties ricevintojn nur pli mizeraj. Vi estis superŝutata per milionoj da piastroj, vi kaj Kakambo, kaj vi ne estis pli feliĉaj ol frato Levkojo kaj Paket.

— Ha! ha, diris Panglos al Paket, ĉu do la Ĉielo rekondukas vin inter nin, mia kompatinda infano? Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la finon de mia nazo kaj unu orelon? Kiel vi nun aspektas! He! kia estas ĉi tiu mondo!

Tiu aventuro instigis ilin pli ol iam filozofadi.

En la najbaraĵo estis tre fama derviŝo, kiu havis la reputacion esti la plej bona filozofo el Turkio; ili iris konsulti lin; Panglos parolis kaj diris:

— Majstro, ni venas peti, ke vi diru al ni, kial tiom stranga animalo, kia estas la homo, estis kreata.

— Je kio ci okupiĝas? diris la derviŝo, ĉu tio estas cia afero?

— Sed, mia respektinda patro, diris Kandid, estas multege da terura malbono sur la tero.

— Ĉu gravas, diris la derviŝo, ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia sultana moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la musoj, kiuj estas en la ŝipo?

— Kion oni do devas fari? diris Panglos.

— Silenti, diris la derviŝo.

— Mi flatis al mi, diris Panglos, ke ni rezonados iom pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej eble bona

  1. Aliĝis al la mahometana religio. — Trad.