Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/133

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oranĝojn, citronojn, limonojn[1], ananasojn, pistakojn, kafon el Moka, kiu ne estis miksita kun la malbona kafo el Batavio kaj el la insuloj[2]. Poste la du filinoj de tiu bona mahometano parfumis la barbojn de Kandid, de Panglos kaj de Marten.

— Vi sendube havas, diris Kandid al la Turko, vastan kaj bonegan bienon?

— Mi havas nur dudek akrojn, respondis la Turko; mi kulturas ilin kun miaj infanoj; la laboro forigas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.

Kandid, revenante al sia farmobieno, profunde pripensis la paroladon de la Turko. Li diris al Panglos:

— Ŝajnas al mi, ke tiu bona maljunulo aranĝis al si situacion pli preferindan ol tiun de la ses reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.

— La altrangoj, diris Panglos, estas tre danĝeraj, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj: ĉar fine Eglon, reĝo de la Moabitoj, estis murdita de Aod; Absalon estis pendigita je la haroj kaj trapikita per tri dardoj[3]; la reĝo Nadab, filo de Jeroboam, estis mortigita de Baasa; la reĝo Ela, de Zambri; Oĥosias, de Jehu; Atalia, de Joiada; la reĝoj Joaĥim, Jeĥonias, Sedecias estis sklavoj. Vi scias, kiel pereis Krezus, Astiagos, Darius, Dionizio el Sirakuze, Pirhos, Perseis, Hanibalo, Jugurta, Ariovistus, Cezaro, Pompejo, Nerono, Oton, Viteljo, Domitius, Riĉardo la II de Anglio, Mario Stjuat, Karlo la I, la tri Henrikoj de Francio, la imperiestro Henriko la IV? Vi scias…

  1. Frukto de limonarbo (citrus limonium).
  2. Kredeble el la Antilioj.
  3. Speco de pikilo.