Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tanta voĉo, kaj Kandid parolis al ŝi, ne sciante, kion li diras. La morgaŭan tagon, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegond kaj Kandid troviĝis malantaŭ ekranego; Kunegond lasis fali sian naztukon. Kandid ĝin levis; ŝi senpeke prenis lian manon, la junulo kisis senpeke la manon de la juna fraŭlino kun viveco, sentemo kaj tute aparta afabla plaĉemo; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ardis, iliaj genuoj tremis, iliaj manoj ŝoviĝis. Lia barona moŝto Thunder-ten-tronckh preterpasis la ekranegon, kaj, vidante la kaŭzon kaj la efikon, forpelis Kandid el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon; Kunegond svenis; tuj rekonsciiĝinte, ŝi estis vangofrapata de la barona sinjorino; kaj ĉio estis konsternita en la plejeble bela kaj agrabla el la kasteloj.

ĈAPITRO II
Kio fariĝis Kandid inter la Bulgaroj[1]

Kandid, forpelite el la tera paradizo, marŝadis longe, ne sciante kien, rigardante al la ĉielo kaj al la plej bela el la kasteloj, kiu enfermis la plej belan el la baroninetoj; nemanĝinte li kuŝiĝis meze de kampoj inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj. Kandid, tute frostite, treniĝis al proksima urbo, kiun oni nomis Valdberghof-trarbkdikdorff, estante senmona, mortiĝante pro malsato kaj laco. Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Du homoj, blue vestitaj[2], rimarkis lin.

  1. En ĉi tiu ĉapitro Volter nomas la Prusojn Bulgaroj; kaj la Francojn Abaroj.
  2. Aludo al la prusaj rekrutistoj, kiuj havis bluan uniformon.