Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trapasis amason da mortintoj kaj mortantoj, kaj atingis apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis abara vilaĝo, kiun bruligis la Bulgaroj, laŭ la leĝoj de la internacia juro. Ĉi tie estis trapikitaj maljunuloj, kiuj rigardis morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la sangantaj mamoj; tie estis junulinoj kun tratranĉitaj ventroj, kiuj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj herooj, ellasis la lastan spiron; aliaj, duone bruligitaj, kripetegis, ke oni finmortigu ilin. Cerbaĵoj estis disŝutitaj sur la tero apud tratranĉitaj kruroj kaj brakoj.

Kandid kiel eble plej rapide forkuris en alian vilaĝon: ĝi apartenis al la Bulgaroj, kaj estis ricevinta de la abaraj herooj saman traktadon. Kandid, ĉiam marŝante sur membroj ankoraŭ vivantaj aŭ tra ruinoj, finfine atingis ekster la batalkampon, portante iom da provizaĵo en sia sako, kaj neniam forgesante F-inon Kunegond. Lia provizaĵo mankis, kiam li trafis Holandon; sed aŭdinte, ke en ĉi tiu lando ĉiuj personoj estas riĉaj kaj kristanaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona moŝto, antaŭ ol li estis forpelata pro la belaj okuloj de F-ino Kunegond.

Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni fermos lin en pundomon por lin eduki.

Poste, li sin turnis al iu viro, kiu en granda kunveno dum unu horo estis ĵus parolanta pri humaneco. Tiu oratoro, strabe rigardante al li, diris:

— Kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi servas la bonan kaŭzon? (aferon)[1].

  1. Ludvorto; en la franca lingvo la vorto cause (kaŭzo) tradukas la esperantajn vortojn afero kaj kaŭzo. — Trad.