Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la ŝipo disfendita. Laboris, kiu povis, neniu aŭdis aliun, neniu komandis. La anabaptisto iom helpis la manovron; li estis sur la ferdeko; iu furioza ŝipisto malmilde batis kaj ĵetis lin sur la plankon; sed pro la bato, kiun li donis, la ŝipisto ricevis tiom fortan skuon, ke li falis el la ŝipo kun la kapo malsupren. Li restis pendigita kaj alkroĉita ĉe rompita peco el masto. La bona Jakobo kuras por helpi al li, helpas lin suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo li falas en la maron, ĉe la vido de la ŝipisto, kiu lasas lin perei, ne komplezante lin eĉ per rigardo.

Kandid alproksimiĝas, vidas sian bonfarinton, kiu reaperas dum unu momento kaj falas poste por ĉiam en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Panglos tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke en ĝi dronu tiu anabaptisto. Dum apriore[1] li tion pruvas, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Panglos, Kandid kaj tiu bruta ŝipisto, kiu dronigis la virtan anabaptiston; la fripono bonŝance naĝis al la marbordo, kien Panglos kaj Kandid estis portataj sur tabulo.

Kiam ili rekonsciiĝis iomete, ili marŝis al Lisbono; restis al ili iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ilia saviĝo el la uragano.

Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremanta[2]; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj

  1. Antaŭeksperimente.
  2. Temas pri la tertremo en Lisbono, kiu okazis la 1-an de novembro 1755, kaj kiu pereigis proksimume 15.000 personojn. — Trad.