Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

disrompas la ŝipojn, kiuj ankre restadis. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la publikajn placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disĵetiĝas; tridek mil loĝantoj ĉiuaĝaj kaj ĉiuseksaj estas subpremegataj per la ruinoj. La ŝipisto diris fajfante kaj blasfemante: »Ĉi tie oni povos ion gajni«.

— Kia povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? diris Panglos.

— Jen estas la lasta tago de l’mondo, ekkriis Kandid.

La ŝipisto senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, maltimas la morton por trovi monon, li sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, kiun li renkontas sur la ruinoj de la detruitaj domoj, kaj meze de mortantoj kaj mortintoj. Panglos tamen tiris lin ĉe la maniko kaj diris: »Mia amiko, tio ne decas, vi malobeas al la universala saĝo, vi malbone pasigas vian tempon.«

— Kapo kaj sango! respondis la alparolito, mi estas maristo kaj naskiĝis en Batavio; kvarfoje mi metis la piedojn sur la krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion[1], ci vere bonelektis la viron al kiu ci volas prediki cian universalan saĝon!

Kelkaj ŝtonaj fragmentoj estis vundintaj Kandid; li sterniĝis sur la strato kaj estis kovrita de rompaĵoj. Li diris al Panglos:

  1. Sekve de konspiro de kristanoj en Japanio, la imperiestro Ĵemic ediktas, ke oni forpelu ĉiujn fremdulojn. Nur la Holandanoj, kiuj eltrovis kaj denuncis la komploton, estis rajtigitaj resti, kondiĉe, ke ili malkonfesu la kristanismon kaj publike piedpremu krucifikson. — Trad.