Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— En via najbaraĵo, ĉe sinjoro la guberniestro de Bonaero; kaj mi venis por militi kontraŭ vin.

Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, estis nur sinsekvo de miregindaĵo post miregindaĵo. Ilia tuta animo kvazaŭ flugis per ilia lango, estis atentema en iliaj oreloj kaj brilegis en iliaj okuloj. Tial, ke ili estis Germanoj, ili restis ĉetable dum longa tempo, atendante la respektindan provincan patron; kaj la komandanto parolis jene al sia kara Kandid.

ĈAPITRO XV
Kiel Kandid mortigis la fraton de sia kara Kunegond

»Dum mia tuta vivo mi memoros pri la terurega tago, en kiu mi vidis mortigataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la Bulgaroj estis for, oni ne plu trovis tiun adorindan fratinon, kaj oni metis sur ĉaron mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri malgrandajn knabojn buĉitajn, por transporti nin al jezuita kapeleto, lokita du mejlojn for de la kastelo, kaj tie fari la enterigan ceremonion. Iu jezuito aspergis nin per benita akvo; ĝi estis terure salita; kelkaj gutoj eniris miajn okulojn: la pastra moŝto ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝis; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni flegis min, kaj post tri semajnoj mi estis tute resaniĝinta. Vi scias, mia kara Kandid, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krust, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendata al Romo. Lia patra generala moŝto bezonis rekrutaron da junaj germanaj jezuitoj. La suve-