Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Pri tio mi mem decidos, fripono! diris la jezuito barono de Thunder-ten-tronckh; kaj samtempe li forte batis lian vizaĝon per la plato de sia spado.

Tuj Kandid elingigas la sian kaj ĝin alpuŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barona jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulitan, li ekploris: »Ho ve! Dio mia, li diris, mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas plej bona homo el la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiuj tri estas du pastroj.«

Kakambo, kiu gardostaris ĉe la pordo de l’branĉoŝirmaĵo, alkuras. »Restas al ni vendi kare nian vivon, diris lia mastro al li; oni sendube estas enironta en la branĉoŝirmaĵo, ni mortu kun armiloj ĉemane.« Kakambo, kiu jam spertis aliajn similajn okazojn, ne perdis sian memregecon; li prenis la jezuitan robon per kiu sin vestis la barono, metis ĝin sur la korpon de Kandid, donis al li la kvadratforman ĉapon de la mortinto, kaj igis lin surĉevaliĝi. Ĉio ĉi tio estis farata dum tre mallonga tempo. »Ni kuru, mia mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas iu jezuito, kiu iras por komuniki ordonojn; kaj ni jam estos transpasintaj la landlimojn, antaŭ ol oni povos persekuti nin.« Li jam rapidegis, eldirante tiujn vortojn kaj hispanlingve kriante: »Lokon, lokon por la respektinda patro kolonelo.«

ĈAPITRO XVI
Kio okazis al la du vojaĝantoj kun du junulinoj, du simioj, kaj kun la sovaĝuloj nomataj Grandoreluloj

Kandid kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj neniu ankoraŭ sciis en la tendaro pri la morto de l’germana jezuito. La vigle atenta Kakambo estis zor-