Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

entombigos Kandid; Marten same kolere rebatis, ke li entombigos la ekleziulon, se li daŭrigos sin trudi. La disputo akriĝis; Marten kaptis lin ĉe la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.

Kandid resaniĝis; kaj dum lia resaniĝado li havis aron da tre bone edukitaj homoj por vespermanĝi ĉe li. Oni vetludis grandajn sumojn. Kandid estis tre mirigita, ke neniam la asoj trafis lin, kaj Marten tute ne miris.

Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malaltkreska abato el Perigordio,[1] unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, karesemaj, konsentemaj, kiuj ŝtelatendas la fremdulojn ĉe ilia trapaso, rakontas al ili la skandalan aferon de la urbo, kaj proponas al ili ĝuaĵojn por ĉiu prezo. Ĉi tiu kondukis unue Kandid kaj Marten al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandid sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la rezonemuloj, kiu apudsidis, diris al li dum interakto:

— Vi tute malprave ploras: tiu aktorino estas tre maltaŭga; la aktoro, kiu ludas kun ŝi, estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo estas eĉ pli malbona ol la aktoroj; la aŭtoro ne scias eĉ araban vorton, kaj tamen la sceno okazas en Arabio; kaj, plie, ĝi estas homo, kiu ne kredas je la kunnaskitaj ideoj: mi kunportos al vi morgaŭ dudek broŝurojn, kiuj mallaŭdas lin.

— Sinjoro, kiom da teatraĵoj vi havas en Francio? diris Kandid al la abato, kiu respondis:

— Kvin aŭ ses mil.

  1. Franca provinco.