Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/92

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kandid, kiu estis laŭnature scivolema, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, en la fundon de la antaŭurbo Sankta Honorato; tie oni estis okupata per ia kartludo, nomita faraono: ĉiu el la dek du ludantoj tenis en manoj malgrandan kajeron el kartoj, kornhavan registron por siaj malbonŝancoj. Regis profunda silento, palo kuŝis sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankiero, kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankiero, observis kvazaŭ per linkaj okuloj ĉiujn paroliojn[1], ĉiujn sepojn[1] kaj la vadekampon[1], pro kiuj ĉiu ludanto angulfaldis siajn kartojn; ŝi zorgis pri la ludado kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleris, pro timo perdi siajn klientojn: la sinjorino nomigis sin markizino de Parolinjak. Ŝia filino, dek-kvinjara, estis unu el la ludantoj kaj avertis per palpebrumo pri la friponaĵoj de tiuj kompatinduloj, kiuj provis artifike kompensi la malbonŝancon[2]. La perigorda abato, Kandid kaj Marten eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupataj per siaj kartoj. »Ŝia baronina moŝto Thunder-ten-tronckh estis pli ĝentila«, diris Kandid.

Tamen la abato proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duone ekstaris, honoris Kandid per favora rideto, kaj Marten per tute nobla mieno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandid, kiu perdis kvindek mil frankojn en du ludoj: poste oni tre gaje noktomanĝis,

  1. 1,0 1,1 1,2 Terminoj uzataj ĉe faraona ludo.
  2. Tiutempe estis kutimo friponi ĉe la ludado. Tion pruvas la fakto, ke du jarojn antaŭ la apero de Kandid jam ekzistis verko titolita: »Histoire des Grecs ou de ceux qui corrigent la fortune au jeu« (Historio pri la Grekoj aŭ pri tiuj, kiuj artifike kompensas la malbonŝancon ĉe ludado), de kavaliro Ange Gudar, 1757. Noto en la franca eldono.