Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La juna Zamenhof vidis tion bone kaj tio turmentis lian noblan koron. Li kvazaŭ antaŭvidis sangan epilogon de tiu malamikeco: en sama urbo Białystok, kelkaj jaroj poste, en 1906, okazis unu el la plej teruraj masakroj de Hebreoj, kiuj iam okazis: sovaĝa amaso ĵetis sin kun hakiloj kaj feroj stangoj kontraŭ senhelpaj homoj, frakasis kraniojn de infanoj, pikis okulojn de maljunaj virinoj. Multaj homoj estis mortigitaj. Terura rezulto de antikva roma principo: divide et impera.

En la infana animo de Ludoviko Zamenhof naskiĝis penso, kiu jam ne forlasis lin dum lia tuta vivo, ke lingvo neŭtra, ne ofendanta naciajn sentojn de neniu, povas fariĝi ligilo inter diversnacianoj kaj plidolĉigi iliajn rilatojn.

Kiam li komencis labori pri la efektivigo de tiu penso, li tute ne sciis, ĉu iu iam okupis sin pri tia problemo. Estas do interese, ke li senkonscie trapasis samajn fazojn, kiujn la historiistoj poste difinis en la evoluado de la ideo de lingvo internacia. La unuaj provoj de Zamenhof estis pure aprioriaj: li elpensis vortojn el plej simplaj, facile pronunceblaj silabojn: ba, ca, da… eb, ec, ed… aba, aca, ada… kaj aljuĝis al ili laŭvolajn signifojn. Tamen li baldaŭ komprenis bone tion, kion neniam povis kompreni Volapukistoj kaj ilia estro, ke tia lingvo estus tro malfacile ellernebla, tro fremda por ĉiuj, ke ĝi neniam estus povonta allogi amasojn. Tiamaniere Zamenhof alvenis al ideo de lingvo, bazita sur elementoj konataj, kiel eble pli internaciaj.

En tiu ĉi tempo (Decembro 1873) Zamenhof kun siaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie lia patro okupis oficon de inspektoro de privata lernejo kaj iom poste de profesoro de germana kaj franca lingvoj en regna reala lernejo. Ludoviko Zamenhof komen-