Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

por ĉiam perdita, car lia fiksa ideo estas simptomo de komenciĝanta nesanigebla frenezo, — ĉio tio ĉi decidis Zamenhof promesi al gepatroj, ke li forlasos tiun ideon almenaŭ ĝis fino de siaj universitataj studoj.

En Junio 1879 Zamenhof finis gimnazian kurson kaj en aŭgusto veturis Moskvon por studi medicinon en tiea universitato. Tamen, ne trovinte helpan okupon por gajni siajn vivrimedojn, li post du jaroj revenis ĉe siajn gepatrojn kaj daŭrigis studojn en Varsovia universitato, kies kurson li finis en 1885 kun diplomo de kuracisto. Nun komencas por la juna medicinisto plej malĝoja periodo de lia vivo, dum kiu li veturas de loko al loko por trovi plej modestajn vivrimedojn: ni vidas lin en litova urbeto Vejsieje, poste en Płock (1886), — de kie li veturis Vienon por specialaj kursoj de oftalmologio, kiun li decidis eleketi kiel siaj specialaĵon. En aŭtuno 1886 li provis komenci okulistan praktikon en Varsovio en la loĝejo de siaj gepatroj (str. Muranowska, 40). Tie post duonjaro li konatiĝis kaj baldaŭ edziĝis (9-an de Aŭgusto 1887) kun fraŭlino Klaro Zilbernik, al kiu li malkaŝis sian misteron kaj trovis en ŝi fervoran, ofereman, sindoneman helpantinon por sia tuta vivo. Tie ankaŭ li definitive pretigis kaj publikigis unuan esperantan libreton.

Tamen, la kuracista praktiko progresis ĉiam obstine kaj en 1889 Zamenhof decidis transveturi en urbon, en kiu bezono de specialisto por okulaj malsanoj estus pli granda. Lia edzino revenis Kovnon ĉe siajn gepatrojn kaj la juna doktoro rekomencis sian migradon tra urboj Brześć, lia naskejo Białystok, Ĥerson en suda Rusujo, denove Varsovio (majo 1890 strato Nowolipki 21), fine li elektis urbon Grodno, kie li restis dum 4 jaroj (de Oktobro 1893 ĝis No-