Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vembro 1897) kaj ree revenis Varsovion, kie li luis loĝejon en malriĉa kvartalo, ĉe strato Dzika N-o 9, kie li loĝas ĝis nun.

Dum ĉiu tiu tempo Zamenhof, malgraŭ promesoj kaj plej fortaj decidoj, ne ĉesis labori pri sia lingvo. En 1885 post multaj provoj kaj tradukoj el plej diversaj lingvoj, la lingvo ŝajnis al li sufiĉe

Unua esperanta libro
19,5 × 14 cm.
aperis 26-an de Julio 1887.

elprovita kaj taŭga pro praktika uzo kaj li decidis publikigi sian unuan lernolibron. Dum du jaroj li vano serĉis eldoniston kaj fine eldonis ĝin mem en Julio 1887.

Tiu ĉi libreto, kies titolon ni supre citis, enhavas jam plenan fundamenton de Esperanto, neniel ŝanĝitan ĝis nun, krom unu malgranda detalo. Ĝi donas jam preskaŭ plenan, sisteman teorion de lingvo, kiu hodiaŭ, post dudek kelkaj jaroj, posedas milojn da fervoraj adeptoj en ĉiuj ĉefaj centroj de la homa intelekta movado, en ĉiuj landoj, inter ĉiuj klasoj sociaj, komencante de eminentaj scienculoj ĝis laboristoj, komercistoj k. c.

Mirinda rezulto, belega rekompenco de multjaraj oferplenaj laboroj de la aŭtoro, superanta certe