Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

liajn plej kuraĝajn esperojn. Oni vere povas diri, ke neniam doktrino aŭ scienca teorio havis tiel rapidan, senrompan, tutmondan progreson.

Pri tiu broŝuro Zamenhof prave diris: „eĉ se mi tiam estis mortinta, la lingvo povus evolui sen mia helpo, el ĝia propra fundamento”.

Ni do devas detale priskribi tiun eksterordinaran libreton, kiu elirinte el malgranda presejo, kaŝita en malluma angulo de Varsovio, trairis kuraĝe kaj rapide tutan teran globon ĝis antipodoj! Ĝi estas hodiaŭ bibliografia raraĵo.

La libreto enhavas: a) Antaŭparolon de 28 paĝoj, en kiu ni trovas unuajn esperantajn tekstojn: I. Patro Nia (preĝo); II. El Biblio; III. Letero; IV. Mia penso (30 versoj de originala poezio); V. El Heine (12 versoj, tradukaĵo); VI. Ho, mia kor, (8 versoj originalaj); b) 8 kartetojn kun deklaro, enhavanta promeson ellerni Esperanton, se dek milionoj de personoj donus publike saman promeson; c) plenan lernolibron de Lingvo Internacia, konsistantan el alfanolibron, 8 gramatikaj reguloj, 8 reguloj ĝeneralaj (6 paĝoj). Krom tio sur granda aparta folio (41,5 × 44,5) es-