Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 42.
paĝ. 25—26
Z Ŝanĝotaĵo

Ni parolos pri kelkaj principoj, je kiuj laŭ nia opinio ni devas nin teni, proponante aŭ enkondukante diversajn ŝanĝojn en nia lingvo. Sed antaŭ ĉio ni permesos al ni malgrandan antaŭparolon. La cirkonstanco, ke ni en nia gazeto komencis paroladon pri ŝanĝoj, timigis kelkajn el niaj amikoj, kiuj ne bone komprenis la esencon kaj la celon de nia agado. La presitaj proponoj elvokis ĉe ili la timon, ke nia lingvo en la nuna stato ne povas sin teni kaj devas esti ŝanĝita! Tiu ĉi timo tute nature elvokis alian timon, ke ankaŭ post la diversaj ŝanĝoj la lingvo ne taŭgos kaj devos esti eterne ŝanĝata, kaj ĉiu, kiu hodiaŭ lernas la lingvon, ne povas sekve esti certa, ĉu lia uzita laboro ne estos senfrukte perdita kaj ĉu li ne devos denove lernadi kaj relernadi. Tiu ĉi timo estas tute senfundamenta, ĉar la efektiva historio kaj esenco de la proponoj estas sekvanta: la proponataj reformoj ne estas sekvo de iaj gravaj kontraŭvivaj mankoj en nia lingvo, sed ili estas natura esprimo de la deziro, ke tio, kio estas al ni tre kara, havu formon eble plej perfektan, se la pli granda perfekteco povas esti atingita sen oferoj, sen malutilo kaj sen internaj disputoj. Ni turnas la atenton de niaj legantoj, ke ne la konstruo de nia lingvo elvokis la proponojn de reformoj, kontraŭ kiuj ni nun devus batali (kiel ekzemple en Volapük), sed la proponojn ni mem elvokis, petinte jam en la komenco de nia eliro, ke ĉiu sendu al ni sian opinion kaj proponojn, kiujn li trovas utilaj. La proponoj sekve havas la karakteron ne de postuloj (kiel kelkaj legantoj erare pensas) — ili estas nur bonintencaj konsiloj, por kiuj ni dankas, kvankam la plej grandan parton de la ĝisnunaj ni ne povas uzi. Tial ni volonte aŭskultas kaj priparolas diversajn proponojn en la espero, ke tiu ĉi priparolado kaj analizado eble ĵetos lumon sur diversajn punktojn kaj poste kun la tempo eble donos al ni utilajn montrojn, kiuj kun bona rezultato povos esti uzitaj por nia lingvo; sed de priparolo ĝis enkonduko estas ankoraŭ grandega paŝo! Tiel ekzemple eĉ en la plej modela regno naskiĝas kaj volonte estas aŭskultataj diversaj proponaj reformoj, el kiuj multaj baldaŭ perdiĝas kiel netaŭgantaj, sed aliaj iom post iom (sed sen subita rompado!!) eniras en vivon; kaj tamen tio ĉi tute ne donas al la loĝantoj de tiu regno kaŭzon timi, ke ilia regno ne povas sin teni aŭ ke morgaŭ ili devos fordoni, kion ili per laboro atingis hodiaŭ! Nia lingvo, kiel tute sufiĉe montris la praktiko, ne sole tute bone povas sin teni en ĝia nuna stato, sed ni kuraĝas eĉ diri, ke el ĉiuj reformoj proponitaj ĝis hodiaŭ la forte plej granda parto ne sole ne plibonigus la lingvon, sed simple ĝin malbonigus. Tial la amikoj de nia lingvo povas esti tute trankvilaj. Se ni ne