Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/109

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„fundamenta formo estas tiu kaj tiu (malnova), sed en la literaturo de la lasta tempo la plej ofte estas uzata la formo tiu kaj tiu (nova)“. Tiu ĉi regulo estas tre grava, kaj se la aŭtoroj de lernolibroj sin ne tenados je ĝi severe, ni baldaŭ anstataŭ unu lingvo Esperanto havus multajn, kaj la amikoj de nia lingvo ne komprenus unu la alian. Pro la unueco kaj senkonfuza ordo, kiuj estas por nia afero tiel gravaj, la libroj instruaj devas esti pedante konservativaj eĉ en la plej malgranda bagatelo!! Sed en verkoj literaturaj, kiuj havas la celon perfektigi kaj riĉigi la lingvon mem kaj helpi al la iom-post-ioma kreado de ĝia formo estonta, en verkoj, kiuj devas servi por homoj, kiuj nian lingvon jam konas, kiujn sekve la novaj formoj ne dekondukos jam de la komuna vojo kaj kiuj scias tre bone diferencigi inter formoj efektive ekzistantaj kaj formoj prove proponataj, — en tiaj verkoj la aŭtoroj laŭ sia bontrovo povas permesi al si diversajn deflankiĝojn de la komuna stilo kaj eĉ ŝanĝojn gramatikajn. Ĉar la legantoj de tiaj verkoj havas jam propran juĝon, tial la proponataj reformoj estos ne blinde, sed konscie akceptataj kaj uzataj de la aliaj verkantoj en Esperanto, aŭ malakceptataj kaj de neniu imitataj, kaj sekve tiuj ĉi reformoj aŭ iom post iom perfektigos nian lingvon, aŭ ili perdiĝos tuj post sia naskiĝo. Kaj per tia maniero nia lingvo sen videblaj ŝanceliĝoj pace irados sian vojon kaj perfektiĝados sen la plej malgranda malordo kaj sen la plej malgranda maloportuneco por la lernantoj, kiel ĉiu alia lingvo, kiu ankaŭ ĉiam perfektiĝas, kvankam tute nerimarkeble por ĝiaj uzantoj kaj sen iaj arbitraj ordonoj aŭ disputoj.

Nun ni metas la duan demandon: en kia mezuro la ŝanĝoj devas esti farataj? Respondante tiun ĉi demandon, ni devas antaŭ ĉio memori, ke la celo de nia laborado estas ne krei ian lingvan ludilon, kiu kontentigus ĉiujn(!) gustojn, sed — enkonduki lingvon tutmondan. Poste, kiam nia celo estos atingita kaj pri la tutmondeco de la lingvo ni jam ne bezonas zorgi, tiam sur la unuan planon eliros la formo kaj la detaloj de la lingvo; sed nun ĉiu devas antaŭ ĉio memori pri nia celo plej grava kaj plej malfacile atingebla. Se la reformistoj bone kaj longe pripensus kaj elprovus siajn reformojn, ili baldaŭ vidus, ke la plej granda parto de tio, kio al ili persone plaĉas, neniam plaĉus al aliaj personoj kaj tute ne bonigus la lingvon; sed se ni eĉ supozus, ke ĉiuj reformoj estas absolute bonaj, ni ne devas forgesi, ke pli bone estas havi unu lingvon, se eĉ ne tute ideale perfektan (se ĝi nur povas sin teni en sia formo kaj se la fundamento estas bona), ol havi grandegan amason da lingvoj malegalaj laŭ la personaj plaĉoj de ĉiu aparte (ĉar tiam nia sola celo — havi unu aŭ du lingvojn por ĉiuj nacioj — estus ja tute perdita kaj nia tuta laborado ne havus sencon). Ĉiu konanta nian lingvon konsentas, ke en okazo de bezono ĝi povus eterne sin tre bone teni plene en ĝia nuna formo; dume ĉia reformo, ĉu ĝi montriĝos utila