Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

parto eĉ de tiuj ĉi niaj ŝajnaj kontraŭuloj — se ili nur efektive konas nian lingvon — aprobas nian aferon kaj deziras, ke ĝi venu al la celo. Kiel ajn ili ŝajnas indiferentaj aŭ kiel ajn ili per vortoj ridas aŭ insultas nian aferon — la efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas tio, ke ili timas, ke ni ne eltenos, ke ni baldaŭ falos. La plej granda parto de la mondo estas tro „saĝa“, por publike subteni aferon, antaŭ ol ĝia sorto estas decidita; ili pli bone volas atendi kaj vidi, kiel la afero finiĝos: se ni per nia konstanteco venkos, ili aliĝos al ni en grandaj amasoj, venos uzi la pretajn fruktojn kaj post nia morto ili konstruos al ni monumentojn; se nia afero laciĝinte falos — ili ridos nin kaj diros, ke ili en sia saĝeco ĉiam estis kontraŭ nia afero. Vane kelkaj amikoj atendas, ke la riĉuloj aŭ la gravaj personoj kaj societoj aŭ registaroj al ni helpu, kaj vane ili pensas, ke la prospero de nia afero dependas de la helpo de tiuj; ne, kontraŭe, la helpo de tiuj dependas de la prospero de nia afero, tion ĉi ni ne devas forgesi, kaj tial ni ne devas sidi senlabore kaj atendi helpon de la potenculoj. La potencaj personoj kaj la registaroj en la animo eble jam longe estas por nia afero, sed ili neniam kaj neniel volos „kompromiti“ sin publike per aliĝo al afero, kies sorto ne estas ankoraŭ decidita kaj kiu „eble apartenas ankoraŭ al la regno de revoj“. Se ni de ili atendos helpon, tiam ni neniam venos al la celo; sed dank’ al nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom fortiĝados, se la nombro de niaj amikoj senĉese kaj regule grandiĝados, se post kelka tempo oni vidos, ke nia lingvo havas jam grandan nombron da uzantoj, grandan literaturon kaj tute certigitan, jam ne ŝanceleblan kaj sensubtenan regulan iradon antaŭen, t. e. ke nia afero iom post iom fariĝis jam „fait accompli“ (fakto plenumita), tiam la registaroj kaj la mondo kun ĝojo rapidege aliĝos al ni, unu ekzemplo tuj sekvigos la alian, kaj kun fulma rapideco nia afero venkos la mondon. La glacio longan tempon kontraŭstaras al ĉiuj penoj de la printempa suno; sed kiam dank’ al la konstanteco de la sunaj radioj la fluidiĝo fine komenciĝas, tiam la tuta glacio rapidege fluidiĝas en kelkaj tagoj.

Se ni volas, ke nia afero pli aŭ malpli frue atingu sian celon, ni ne devas atendi iajn grandajn flankajn helpojn, ni ne devas fari iajn kaprompajn saltojn, — la sola afero, kiun ni devas fari, estas, certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antaŭen, ne peni fari tro multe per unu fojo, iri malpli rapide, sed regule, kaj antaŭ ĉio por eterne sendanĝerigi nian aferon de ĉia ebla falohalto. Ni devas uzi niajn fortojn ekonomie kaj saĝe. Se ni per unu fojo volas hele brili, tiam ni baldaŭ laciĝos kaj ni ne sole ne havos la fortojn iri antaŭen, sed la silento post la bruo kaj la mallumo post la lumego estos ankoraŭ tiom pli falanta en la okulojn kaj mortiga por nia afero. Nia afero tiam subite rapidege falos, kiel globo ruliĝanta de altaĵo, kaj ĉio, kion ni kun tiom da peno faris, estos perdita