Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

je eterne. Sed se ni kreos por nia afero ian, kvankam ne riĉan, sed konstantan fonton, kiu, ĉiam freŝe kaj egalforte, neniam sekiĝante, donos al ni la eblon sendekliniĝe resti eterne sub nia standardo, sen financaj malhelpoj regule ĉiam eldonadi nian centran gazeton kaj fondi aliajn gazetojn, regule eldonadi ĉiumonate kelkan novan nombron da verkoj kaj per tia maniero senhalte kaj regule grandigadi nian literaturon kaj ’tiel plu — tiam nia afero baldaŭ fariĝos fakto plenumita, la mondo konvinkiĝos, ke nia afero estas potenca forto, kiu ĉiam kreskas kaj jam absolute neniam devas timi ian falon, kaj la „saĝa“ publiko, la potenculoj kaj registaroj, kiuj nun montras al ni ankoraŭ indiferentecon el timo de fiasko, tiam baldaŭ kun danko aliĝos al ni en grandegaj amasoj kaj eterne nin dankos por nia fakto plenumita. Kiam tia forto estos kreita, tiam ni povos esti tute trankvilaj pro la estonteco de nia afero, tiam ni ne devos jam eterne timi, eterne zorgi, perdi la kuraĝon ĉe ĉiu malsukceso, ĉe ĉiu nova montro de la indiferenteco de la publiko ektimi, ke ĉiuj niaj laboroj estos perditaj. Se la publiko eĉ longan tempon ankoraŭ montros al ni sian indiferentecon, tio ĉi nin ne trankviligos, ni laborados trankvile kun la plej bonaj esperoj; ni ne devos eterne memorigadi kaj tedadi al niaj amikoj pri helpo kaj subteno, ni ne devos por la vastigado de nia afero elpensadi diversajn strangajn, maloportunajn kaj danĝerajn rimedojn; kaj kiel ajn malrapide nia afero eĉ irus en la unua tempo, ni ĉiam povos esti tute certaj je nia venko. Ĉar se eĉ la plej granda unufoja akvego ofte transiras tute sen postesignoj, konstante falanta guto truas eĉ ŝtonon. Nian laboron kaj materialajn rimedojn, kiujn ni ĝis nun uzadis senplane kaj distrite, ni devas nun reguligi, centrigi kaj ekonomiigi. Antaŭ ol ni zorgas pri grandaj akvoj, ni devas uzi la tutan nian forton por krei almenaŭ guton, sed konstantan, senhaltan. Nur kiam tia guto estos kreita kaj certigita, ni iros pli malproksime kaj penos el la konstanta, senhalta guto fari iom post iom konstantan, senhaltan akvegon.

Kiel krei tian konstantan fonton, kaj kiu ĝi devas esti?

Antaŭ ol ni respondas tiun ĉi demandon, ni devas fari la sekvantan rimarkon. La tuta laborado en nia afero ne estas io komplikita, sed konsistas el jeno: eldonadi, konstante kaj regule eldonadi verkojn, gazetojn, krei grandan, ĉiam kreskantan literaturon, kio ne sole perfektigos nian lingvon, sed elvokos respekton por nia afero multe pli, ol ĉia alia agado, kaj per la forto de sia vivado kaj kreskado aligos al nia afero la tutan mondon pli rapide kaj pli certe, ol ĉiuj plej energiaj teoriaj predikadoj kaj plej rafinitaj agitadoj; ĉar la mondo estimas nur la faktojn. Ni havas laborantojn, sed mankas al ili la rimedoj. Se eĉ mankus al ni laborantoj, ni povus per mono facile ilin krei. Sekve la konstanta fonto, kiun ni bezonas krei, devas esti pure financa. Se ni tian fonton havos, ni havos ĉion. Sekve la tuta