Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/314

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

persono nek societo, kaj nenia homo per siaj privataj falsaj paŝoj povas havi ian influon sur ĝian sorton; eĉ la aŭtoro de Esperanto mem estas nun por Esperanto absolute seninflua, ĉar Esperanto jam longe fariĝis afero pure publika.“

La dua, kio sekvas el ĉio, kion ni supre diris, estas la sekvanta: Se la elekto de lingvo internacia dependus de ia kongreso de reprezentantoj de diversaj regnoj, ni longe, tre longe kredeble devus tion ĉi atendi kaj neniu el ni ion povus fari por tio ĉi. Sed se, kiel ni vidis supre, oni jam nun povas kun plena certeco kaj precizeco antaŭvidi, al kia nome lingvo la sorto difinis fariĝi iam internacia, tiam la afero ŝanĝiĝas. Ni ne bezonas jam nun atendi kongresojn: la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi. Ne bezonante rigardadi, kion diras aŭ faras aliaj, ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo. Nenia ŝtono perdiĝos. Nenia laboranto tie ĉi dependas de la alia, ĉiu povas agadi aparte, en sia sfero, laŭ siaj fortoj, kaj ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo. Precipe ni turnas nin al diversaj sciencaj societoj kaj kongresoj. Ne rigardante, kion faras aliaj, ne atendante, ke aliaj prenu sur sin la iniciativon, ĉiu societo aŭ kongreso aparte decidu ion tian, kio alproksimigus la grandan komunehoman celon almenaŭ je unu paŝo.

*       *
*


1901—1914
Hilelismo-Homaranismo

Antaŭrimarkigo al la sekvantaj n-roj 311

Por la sekvantaj n-roj 3—11 (el la tempo de 1901—1914) mi devas diri kelkajn enkondukajn vortojn. Ĉi tiuj numeroj ampleksas la materialon, kiu rilatas la „homaranismon“ de Zamenhof. La tre ideala homaranisma ideo okupis lin dum lia tuta vivo, kaj — kiel ŝajnas al mi — por li estis ankoraŭ pli grava, ol la tuta ideo de internacia lingvo, kiu evidente servis al li nur kiel vojo al la ideala celo, kiun li esprimas per la preskaŭ sinonimaj vortoj „hilelismo“ kaj „homaranismo“. Pro diversaj kaŭzoj li komence timis, publikigi siajn ideojn sub sia nomo: 1. pro la politika situacio en la tiama Rusujo, 2. pro tio, ke li antaŭvidis atakojn kaj kritikojn eĉ de la plej fidelaj adeptoj de lia lingva ideo, 3. ĉar li ne volis, ke oni intermiksu la du por li samcelajn, sed principe diversajn ideojn.