Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/338

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

religioj povos iom post iom kunfandiĝi en unu religion, kaj ili konstruu templojn komunajn, en kiuj ili povos frate ellaboradi al si idealojn kaj morojn komunajn, — kion Dio respondus? Se vi estas certa, ke Li preferus la unuan, tiam batalu kontraŭ la homaranismo; sed se vi pensas, ke Li elektus la duan, tiam… ne batalu por ni (ĉar mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari, almenaŭ nun), sed almenaŭ ne batalu kontraŭ ni, ĉar, batalante kontraŭ ni, vi batalos kontraŭ la volo de Tiu, al kiu vi ĉiam sincere kaj honeste servis.

Homarano[1].



N-ro 8.
Nefermita letero al s-ro de Beaufront

„Ruslanda Esperantisto“ II. 1906, n-roj 6/7 (Junio/Julio).

Estimata sinjoro! — Ĉar vi tre ofte atakas la homaranismon, tial ni esperas, ke vi ne rifuzos publikigi en via estimata gazeto ankaŭ iom da vortoj de ni, homaranoj.

Ĉiujn kritikojn ni akceptas kun danko, ĉar ili, montrante al ni niajn erarojn, helpas al nia perfektiĝo. Sed kelkaj lokoj en viaj artikoloj prezentas nian aferon al la legantoj en malĝusta lumo, kaj tial ni estas devigitaj doni kelkan klarigon. Ni tute ne intencas propagandi nian ideon per tiu ĉi nia letero, kaj tial ni tute ne parolos pri la esenco de la homaranismo kaj ni tute ne defendos la diversajn detalojn de nia afero. Ni volas nur ĝustigi kelkajn punktojn ĝeneralajn.

1) Tute erare vi diras, ke la homaranoj konstruis sian tutan aferon sur la sukceso de la Bulonja kongreso. La homaranismo estis preparata en la daŭro de tre multaj jaroj, kaj la impresoj de la Bulonja kongreso nur rapidigis nian decidon publikigi nian Deklaracion.

2) Vi diras, ke ni naive esperas, ke la homaranismo donos al la homaro plenan pacon kaj feliĉon! Tion ĉi saman oni antaŭ 18—19 jaroj diris ankaŭ pri la esperantistoj. Sed kredu al ni, ke ni tute ne estas tiel naivaj, kiaj vi nin prezentas al la legantoj; ni scias tre bone, ke la homaranismo ne faros el la homoj anĝelojn, tiel same kiel la esperantistoj ĉiam sciis tion ĉi pri Esperanto. Ni tute ne esperas ŝanĝi la korojn de tiuj homoj, kiuj ne volas pacon, — ni volas nur: a) ebligi intergentan justecon kaj fratecon al tiuj tre multaj personoj, kiuj ĝin deziras kaj al kiuj la neekzistado de neŭtrala lingvo, religia kaj morala fundamento ĝis nun faris ĉian reciprokan fratiĝadon ne ebla; b) fiksi (kaj per komuna komunikiĝado konstante perfektigadi) precize formulitajn principojn, per kiuj

  1. Ke la „Respondon“ al P-ro Dombrovski skribis Zamenhof, tion montras ne nur la tuta situacio, sed tion pruvas tre klare V. 291 kaj 296.