Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/444

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vi ŝajnos, ĝi estas tamen vera, ĉar pri la utileco ni ne devas fari al ni iluzion, kaj ni devas kompreni, ke ĝi estos preskaŭ nula, ĉar kiun ne konvinkis la faktoj kaj la forto, tiun ne konvinkos eĉ dek Ostwaldoj, kiuj la mondon tute ne interesas; la indiferentuloj restos indiferentaj; la diversaj Molenaaroj, Bonto-van-Byleveltoj k.t.p. nur mokos la decidon de la Delegacio kaj trumpetados al la mondo, ke la „Delegacio“ konsistis el maskitaj esperantistoj, kiuj aranĝis komedion, por trompi la mondon… k.t.p.

c) Sed la malutileco — se la Delegacio ne estos sufiĉe singarda — estos granda. Elekto estus tre bona antaŭ 10—15 jaroj, kiam ekzistis ankoraŭ multaj personoj, kiuj volis havi lingvon internacian, sed ne sciis, kiun ili devis preni; sed nun jam de longe la tuta mondo alkutimiĝis al la ideo, ke ekzistas nur unu preta kaj elprovita arta lingvo; pri iaj aliaj projektoj ĝi aŭ tute ne scias, aŭ scias pri ili nur, ke ili estas malfortaj teoriaj projektoj de diversaj malkontentuloj, kiuj volas sed ne povas konkuradi kun Esperanto; se nun venos la Delegacio kaj diros al la mondo: „ni, kompetentaj homoj, diras al vi, ke ekzistas diversaj artaj lingvoj, kaj ke inter ili ni elektis Esperanton“ — kian rezultaton tio ĉi donos? Rekte la malon de tio, kion vi deziris!! kaj la esperantistoj devos eĉ per ĉiuj fortoj kaŝi vian agon. Ĉar via decido venanta de komitato, kiu ne havas aŭtoritaton kaj pri kiu oni eĉ diros, ke ĝi konsistis el maskitaj esperantistoj, havos por la mondo nenian signifon, sed viaj vortoj pri la „elekto“ havos terure pereigan efikon, ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj, ili detruos ĉiujn niajn ĝisnunajn akirojn, ili denove ekdubigos kaj fortimigos de nia ideo ĉiujn, kiuj jam estis pretaj labori por ĝi, — ĉar la mondo diros: „nun ni eksciis, ke ekzistas multaj egalvaloraj artaj lingvoj, sekve ni povas aliĝi al neniu el ili, ĉar se unu komitato hodiaŭ elektis unu lingvon, kie ni havas la garantion, ke morgaŭ alia komitato ne elektos alian lingvon!“

Pripensu do bone, kian pereigan rezultaton por nia komuna ideo povas doni via agado, se vi ne agos sufiĉe singarde! Se vi deziras, ke via agado ne alportu malutilon anstataŭ utilo, vi ne devas diri al la mondo, ke vi kunvokas komitaton „por elekti inter la diversaj artaj lingvoj“, sed vi devas diri „por decidi pri la afero de lingvo internacia“. Estu tre singardaj kun viaj vortoj, ĉar alie vi atingos ĝuste la malon de tio, kion vi deziras atingi!

Ankaŭ kun la formo de via decido vi devos esti tre singardaj. Se vi diros „ni elektis Esperanton“ — tiam vi (pro la supre dirita kaŭzo) ĉion terure malbonigos. Via decido povos alporti utilon nur en tia okazo, se vi esprimos ĝin proksimume en la sekvanta