Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/458

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sincera beno kaj alportu feliĉon al ĉio kion vi entreprenos. La disciplino kaj laboremeco, kiuj vin distingas kaj kiuj estas plej bona garantio de sana kreskado, estu ekzemplo kaj konsolo por ĉiuj esperantistoj.

N-ro 51.
5. X. 1911

Al s-ro H. Stahlberg, Rakvere
(Pri „Kalevipoeg“)

„Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio“ 1926, n-ro 51, paĝ. 37.

Kara sinjoro! — Pardonu, ke pro granda okupiteco mi ĝis nun ne respondis vian leteron. Trarigardi vian tradukon de Kalevipoeg mi bedaŭrinde ne povas, ĉar mi estas tro okupita; sed ŝajnas al mi, ke por multaj esperantistoj la traduko de la Esta eposo havos grandan intereson. Ĉar vi posedas bone la lingvon Esperanto, tial mi opinias, ke via traduko estus grava akiro por nia literaturo.

N-ro 52.
30. XII. 1911

Letero al The British Esperantist
(Pri la Deveno de la Verda Stelo)

Wüster: Stelo

„The British Esperantist“ VIII. 1912, n-ro. 86, paĝ. 34.

Karaj sinjoroj! — Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝajnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis min s-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko s-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro.

N-ro 53.
1912

Al la redaktoro de la „Pola Esperantisto“
(Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra Organizo)

Wüster: Rajt

„Lingvo Internacia“ XVIII. 1912, paĝ. 256—262 (represita el „Pola Esperantisto“, Julio 1912).

Kara sinjoro redaktoro! — Laŭ la propono de la Espero Katolika vi petis min, ke mi per via estimata gazeto esprimu mian opinion pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj kaj malpaco inter la esperantistoj (demando pri organizo). Mi konfesas,