Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/500

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la unua tempo ne perdu la kuraĝon kaj energion kaj ĉiam memoru, ke per konstantenco[1] ni pli aŭ malpli frue venkos. Longe staras la vintra glacio kaj ŝajnas, ke la tuta laboro de la sunaj radioj ne povas venki eĉ unu peceton de la glacio; sed la tempo venas kaj la konstanteco venkas, kaj post la unua disrompo rapide fluidiĝas la tuta glacio.

Via letero estos presita en la No 7 de la „Esperantisto“. Mi esperas, karaj amikoj, ke vi ofte kaj regule ĝojigados min per viaj leteroj kun sciigoj pri via laborado.

Plej koran saluton al ĉiuj membroj de via societo

sendas al vi via aldonita L. Zamenhof.



N-ro 137.
N L. 29. VI. (11. VII.) 1891

Tre estimataj sinjoroj! — Via intenco eldoni la poŝan lernolibron en lingvoj sveda kaj finlanda estas tre bona, kaj mi publikigos tion ĉi en la „Esperantisto“, por ke jam aliaj personoj ne laboru super tio ĉi sama. La eldono de la Poŝa gramatiko en diversaj lingvoj apartenas al la plej gravaj bezonoj en nia afero.

La kostoj de la eldonado estas pli malpli la jenaj:

La eldono de (la)[2] vortareto sur folio (en tiu grandeco kaj formo kiel la vortaretoj internacia-naciaj aldonitaj al la lernolibroj No 1, 2, 3, 4, 5, 24) kostas (jam kune kun la papero):

por 1000 ekzempleroj ĉirkau 18 rublojn
2000 ĉirkaŭ 24 r.
3000 ĉirkaŭ 30 r.

k.t.p.

La eldono de la poŝa lernolibro (en tia grandeco kaj formo kiel la verko No 41) kostas pli malpli:

por 1000 ekz. — ĉirkaŭ 90 rublojn
por 2000 ekz. — ĉirkaŭ 120 r.
por 3000 ekz. — ĉirkaŭ 150 r.

k.t.p.

La leteron de sinjoro Halle (?) mi ricevis, kaj estas al mi tre agrable, ke parto de la senditaj libroj sin trovas nun en librejo.

Se la „St. Pet. Herold“ akceptos la artikolon, mi petas vin sendi al mi unu ekzempleron.

Mi estus al vi tre danka, se vi volus skribi al mi iom pli detale pri via interparolo kun la klubo volapüka.

Ĉiujn membrojn de via estimata societo kore salutas…

N-ro 138.
N L. 22. IX. (4. X.) 1891

Mi ricevis vian leteron de 17/IX kaj ankaŭ vian telegramon, per kiu vi alportis al mi efektivan ĝojon kaj por kiu mi kore dankas ĉiujn amikojn subskribitajn sub la telegramo. Mi deziras al vi ĉian feliĉon

  1. skriberaro en la originalo.
  2. forstrekita en la originalo.