Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/505

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 146.
N P. 23. V. (4. VI.) 1892

Mi ricevis kun danko la protokolojn de 3/V kaj 11/V; mi presos ilin en nia gazeto. — La nova eldono de la lernolibro, kiun mi nun intencas presi (kaj por kies transdono al la cenzuro mi vin kore dankas) havos laŭ mia opinio grandegan signifon dank’ al la „Invita letero“, „mallonga ĉirkaŭrigardo“, detala antaŭparolo kaj malgranda kosto. Sed mi pensas, ke estus multe pli utile por la afero, se sur la titola paĝo anstataŭ „Varŝava, eldono de Zamenhof“[1] estus dirite: „S. Peterburg, eldono de (Rusa)[2] S. Peterburga[3] Societo Esperantista<ref="II1461"/>“. Tial mi petas vin skribi al mi, ĉu vi ne dezirus preni sur vin la eldonon de tiu ĉi libro aŭ almenaŭ permesi al mi meti vian firmon sur la titola paĝo? Estus ankaŭ tre grave, se ni povus eldoni tian saman libreton en la lingvoj franca, angla kaj germana — kaj dissendi ilin en la mondon en grandega nombro.

N-ro 147.
N P. 29. V. (10. VI.) 1892

Vian leteron kun la 78 rubloj 25 kop. por la senditaj libroj mi danke ricevis. Mi dankas ankaŭ por la ekzemplero de la Regularo, kiun mi hieraŭ ricevis. Ĝi estos enskribita en la Nomaron sub No 54. Sur la letero adresita al D. Gureviĉ, kiun mi ricevis de vi, mi alskribis la urbon (Belaja Cerkovj, gub. de Kiev)[4] kaj sendis al la adresato.

N-ro 148.
N L. 9. (21.) VI. 1892

Mi ricevis la leterojn de s-ro Haller de 28/V kaj 6/18 VI, protokolojn de la 2-a kaj 3-a kunsidoj kaj ankaŭ 50 ekzemplerojn de la regularo, cirkulerojn kaj kartojn. Por ĉio tio ĉi mi petas akcepti mian koran dankon. 50 ekzempleroj de la Regularo estas dume tute sufiĉaj; kiam ili estos venditaj, mi sendos la enspezitan monon al la societo kaj petos tiam pri nova nombro. — De la protokoloj mi nun presados ĉiam nur eltirojn, por ne okupi tro multe da loko. Mi esperas, ke pli aŭ malpli frue „Espero“ kredeble havos sian propran organon, kvankam kredeble ankoraŭ ne tiel baldaŭ. Ke la „Esperantisto“ eliradu 2 aŭ 4 fojojn en la monato ankaŭ estas ankoraŭ ne tiel baldaŭ espereble; sed la tempo ĉion alportos.

Kun granda malĝojo mi sciiĝis, ke s-ro Haller kredeble baldaŭ forveturos kaj ne povos sekve resti sekretario de la „Espero“. Ke li ne forlasos „Esperon“ mi ne dubas, sed estas granda domaĝo se li devos forlasi sian nunan okupon en la Espero. Mi petas sinjoron Haller skribi al mi pri la nova loko de lia loĝado, en kiao mi deziras al li prosperon kaj feliĉon.

Mi sendas al vi hodiaŭ kelkan nombron da „Nomaroj de verkoj“ en lingvo rusa. Ili prezentas represon el la verko No 41 kaj finiĝas

  1. ruslingve en la originalo.
  2. forstrekita en la originalo.
  3. skribita super la forstrekita vorto
  4. ruslitere en la originalo.