Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/91

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ian nacian nomon (personan, geografian k. c.) aŭ kiam ni volas esprimi per literoj la precizan sonadon de fremda vorto. Kion ni tiam devas fari? Por la unua tempo, ĝis tiu ĉi demando estos tute difinita kaj firme decidita per la uzado, ni konsilas agi en la sekvanta maniero:

I. Se ni volas esprimi ian nacian nomon, kiu havas en si fremdajn literojn kaj kiu estas grava por ni nur per sia signifo kaj ne per la maniero de sia sonado, ni uzas ĝin jene: a) aŭ ni uzas la nomon en tiu sama formo, en kiu ĝi estas uzata en sia propra lingvo, kaj ni lasas al la legantoj elparoli la nomon kiel ili volas (ekzemple „Fürth“ [urbo en Bavarujo], „Göthe“); b) aŭ ni uzas ĝin laŭ la ortografio kaj fonetiko esperanta, t. e. ni esprimas la nomon per la sonoj kaj literoj uzataj en nia lingvo (ekzemple „Vjazma“ [urbo en Rusujo], „Puŝkin“); c) aŭ ni donas al la nomo karakteron pure esperantan, t. e. ekster la ortografio kaj fonetiko esperanta ni donas al ĝi ankaŭ la gramatikajn formojn de nia lingvo (ekzemple „Nurnbergo“, „Rejno“). Ĉiuj 3 diritaj manieroj estas uzataj ankaŭ en ĉiuj ekzistantaj lingvoj. La unuan manieron ni uzas ordinare tiam, kiam la fremda nomo en ĝia nacia lingvo estas skribata per alfabeto egala al nia propra (tiel ekzemple ĉiuj popoloj uzantaj alfabeton latinan skribas: „Manchester“, „Byron“, kvankam tiuj ĉi nomoj estas alparolataj tute alie, ol postulas la reguloj de legado de la diritaj nacioj); la dua maniero estas uzata, kiam la nacio doninta la nomon kaj la nacio uzanta ĝin havas alfabetojn malegalajn kaj la figura litera imitado de la nomo estas jam ne ebla aŭ ne bezona (ekzemple la rusoj skribas [per siaj literoj] „Ŝekspir“ kaj ne „Shakespeare“, la germanoj skribas „Newa“, kvankam la rusoj mem skribas kaj elparolas sian riveron preskaŭ „Njeva“); la tria maniero estas uzata por tiuj nomoj, kiuj estas gravaj aŭ ofte ripetataj kaj okupis jam difinitan lokon en la vortaro de nia propra lingvo sub formo ellaborita per longa uzado (ekzemple „Varsovie“ aŭ „Warschaŭ“ anstataŭ „Warszawa“, „Lissabon“ aŭ „Lisbonne“ anstataŭ „Lisbóa“). Kian el la diritaj 3 manieroj oni devas uzi en la lingvo „Esperanto“ kaj en kiaj okazoj ilin uzi — ni ne povas ankoraŭ diri decide, ĉar tiu ĉi demando estas tre malfacile solvebla kaj tre multe disputebla, kaj tial ni lasas nun ankoraŭ ĝian solvon al la forto de la tempo kaj uza sankciado, kiel en ĉiuj aliaj ekzistantaj lingvoj, kaj al la volo de la uzantoj mem. Post kelka tempo, kiam la literaturo de nia lingvo riĉiĝos, la dirita demando estos solvita per si mem en la sekvanta maniero: aŭ iom post iom per la uzo ellaboriĝos esperanta vortaro geografia, historia k. c., kiel ni ĝin vidas en