Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

feran paciencon; sed al la publiko ni devas ĉiam montri gajan vizaĝon. Ni ne devas mensogi, kiel faris la volapükistoj, kiuj simple elpensadis grandegajn kaj gravajn faktojn, prenitajn tute el la aero; sed ni ne devas ankaŭ forgesi, ke la homaro, por kies bono ni laboras, estas obstina malsana infano, kiu neniel akceptos sanigilon, se ni ne penos iom dolĉigi ĝian guston.

4. La artikoloj devas esti tiel skribitaj, ke la leganto, kiu ekinteresiĝis je la afero, ne vidu sin debarita de ĝi, sed havu la eblon tuj konatiĝi kun ĝi detale aŭ aliĝi al ĝi. En tiu aŭ alia formo ni devas montri al la leganto, kion li devas fari kaj al kiu kaj kiel li devas sin turni, se li volas sciiĝi detale pri la afero. Memorante, ke niaj verkoj en la plej multaj librejoj sin ne trovas, oni devas, rekomendante ian verkon, ĉiam montri klare, kie kaj per kia maniero la leganto povas ĝin ricevi. Aŭ la skribanto de l’ artikolo povas doni sian adreson kaj proponi, ke ĉiu, kiu volas sciiĝi pri nia afero pli detale, povas sin turni al li. (Sur tiu ĉi loko ni ne povas ne turni la atenton de estontaj aŭtoroj de lernolibroj sur jenan cirkonstancon: la aŭtoroj de kelkaj lernolibroj, malgraŭ nia peto en la „Aldono al la Dua Libro“, donis en sia verko nek la nomaron de nia literaturo, nek la sciigon pri la ĉiumonataj nomaroj de verkoj, kiuj tiam eliradis, nek la sciigon kion oni devas fari, se oni volas aktive aliĝi al nia afero; la verkoj venis en diversajn manojn kaj tie aŭ aliloke trovis eble amikojn, sed tiuj ĉi amikoj restis tute debaritaj de nia afero kaj forgesis ĝin, kaj ĝis nun nek ili scias ion pri nia afero, nek nia afero ion pri ili.)

5. Multaj artikoloj, anstataŭ paroli pure pri nia lingvo, sin okupas de la komenco ĝis la fino je komparado ĝin kun Volapük kaj prezentas nian lingvon ĉiam nur de unu flanko — de ĝia facila komprenebleco sen vortaro. Tio ĉi estas granda eraro; ĉar unue ĝi diskreditigas nian lingvon dank’ al la cirkonstanco, ke la legantoj komprenas interne, ke senvortara komprenebleco por instruitaj homoj ne estas ankoraŭ kaŭzo por akcepti tiun aŭ alian lingvon; kaj due, se la legantoj efektive ellaboras al si iom post iom la opinion, ke la sola postulo de lingvo tutmonda estas ĝia plej granda komprenebleco por instruitaj homoj kaj neŝanĝiteco de la prenitaj vortoj, ili venos al juĝo tute erara, kaj per tiu ĉi erara batalilo poste batalos kontraŭ ni mem. Kaj se poste sinjoro Lott elskribos al ili tute sen ia ŝanĝo amason da vortoj el vortaro franca aŭ itala, aŭ d-ro Rosa en sia kelkpaĝa broŝureto „Nov Latin“, anstataŭ doni ion ellaboritan, simple proponos uzi la lingvon latinan sen formoj gramatikaj, — la legantoj timos, ke nun naskiĝis danĝeraj konkurantoj por nia lingvo. En la speciala