Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/99

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

el unu sama radiko, homo ne instruita devos lerni kiel apartajn vortojn, nur por ke la sufiksa ŝanĝiteco de la vortoj ne malplaĉu al instruituloj — tia lingvo en karaktero de arte farita lingvo estus simple ridinda, kvankam al personoj jam instruitaj ĝi je l’ unua fojo eble ŝajnos „pli natura“, se ili pensas, ke la diversajn formojn devenantajn sen ia facila konstanta regulo de unu sama vorto ĉiu devas koni jam de sia tago de naskiĝo.

La aŭtoro de la projekto „Nov Latin“ diras, ke por lia „lingvo“ oni devas lerni nenian vortaron. La „Nov Latin“, pri kiu niaj amikoj eble legis en diversaj gazetoj kiel pri „nove kreita lingvo tutmonda“, estas nenio alia ol kelkpaĝa broŝureto enhavanta en si la projekton, ke oni skribadu per vortoj pure latinaj, uzante ilin kun artaj unuformaj gramatikaj finiĝoj, kiujn la aŭtoro proponas. Al tiu ĉi oni devas prenadi la vortojn ne en tiu formo, en kiu ili staras en la vortaroj, sed oni devas prenadi (proponu ĝin al la homoj ne konantaj la lingvon latinon!) la radikojn de la vortoj. Efektive lia projekto al kelkaj plaĉis, ĉar ili „komprenis en lia skribo ĉiun vorton!“ (sed ili forgesis memori, ke ili mem estas instruitaj kaj konas la lingvon latinan, kaj tial estus mirinde, se ili ne komprenus ion skribitan per vortoj latinaj!) Ne parolante jam pri tio, ke la „Nova Latino“ ne povas fariĝi lingvo tutmonda pro tiuj samaj kaŭzoj, kiel la malnova latino (manko de komprenaĵoj nuntempaj k. c.), ni supozu por momento, ke ĝi portas en si la eblon fariĝi tutmonda, kaj ni tiam demandos la aŭtoron: por kiu tia lingvo servus? Homoj konantaj la malnovan latinon ne bezonas la „Nov Latin“; homoj ne konantaj la latinon eterne devos tenadi en la mano vortaron latinan kaj malgraŭ tio neniam povos uzi la novan lingvon. Anstataŭ teorie skribi projektojn, la aŭtoro provu devigi du personojn ne konantajn la malnovan lingvon latinan, ke ili korespondu inter si en la „Nov Latin“, kaj ankoraŭ antaŭ ol li[1] eniros en la mezon de la arbarego kun la eterna kaj freneziga kolizio de vortoj kaj formoj, kun la baroj sur ĉiu paŝo, kun la rigideco de la materio k. c. — li jam ĉe l’ unua paŝo inter la 2 korespondantoj ne konantaj la lingvon latinan vidos la jenan rezultaton: a) tiu, kiu skribos la leteron, trovante en la vortaro diversajn vortojn kaj formojn sub simila signifo, farados blindan elekton kaj ankaŭ el la prenitaj vortoj li senkompetente kreados radikojn kaj skribos leteron tre humoran; b) tiu, kiu legos la leteron, havos rezultaton aŭ nenian, aŭ ankoraŭ pli humoran ol la ruso, kiu per helpo de germana vortaro tradukis al si la germanan frazon

  1. tiel!