Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

13. Sed Dio ridas pri li, ĉar Li vidas, ke venas lia tago.

14. Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, por faligi mizerulon kaj malriĉulon, kaj buĉi virtulon.

15. Ilia glavo trafos en ilian koron, kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.

16. Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, ol la granda havo de multaj malpiuloj.

17. Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas, sed la virtulojn Dio subtenas.

18. Dio scias la tagojn de la virtuloj, kaj ilia havo restos eterne.

19. Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

20. Sed la malvirtuloj pereos, kaj la malamikoj de Dio malaperos kiel roso de la herbejoj, malaperos kiel fumo.

21. Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas, sed piulo korfavoras kaj donas.

22. Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.

23. De Dio fortikiĝas la paŝoj de virta homo, kaj Iia vojo plaĉas al Li.

24. Falante, li ne estos forĵetita, ĉar Dio subtenos lian manon.

25. Mi estis juna, kaj mi maljuniĝis, kaj mi ne vidis virtulon forlasita kaj liajn infanojn petantaj panon.