Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

26. Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, kaj liaj infanoj estos benitaj.

27. Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, kaj vi vivos eterne.

28. Ĉar Dio amas justecon kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; ĉiam ili estos gardataj; sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

29. La virtuloj heredos la teron kaj loĝos sur ĝi eterne.

30. La buŝo de virtulo parolas saĝon, kaj lia lango diras justecon.

31. La ordonoj de lia Dio estas en lia koro, liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.

32. Subrigardas malvirtulo virtulon kaj celas mortigi lin.

33. Sed Dio ne lasos lin en liaj manoj kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.

34. Esperu al Dio kaj tenu vin je Lia vojo, kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

35. Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;

36. sed apenaŭ oni pasis, li jam ne ekzistis; kaj mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

37. Konservu senkulpecon kaj celu veron, ĉar estontecon havas homo pacema;