Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

38. sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj, la estonteco de la malpiuloj pereos.

39. La virtuloj havas helpon de Dio; Li estas ilia forto en tempo de mizero.

40. Kaj Li ilin helpos kaj savos, Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, ĉar ili fidas Lin.


PSALMO XL.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido.

2. Mi esperis, mi esperis al Dio, kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.

3. Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.

4. Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, kaj ili esperos al Dio.

5. Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur Dion kaj ne turnisi sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

6. Multon Vi faris, Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, sed ili estas super ĉiu kalkulo.