Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

7. Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; la orelojn Vi malfermis al mi; bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

8. Tiam mi diris: jen mi venas; en la libro estas skribite pri mi.

9. Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

10. Mi predikas justecon en granda kunveno; jen mi ne fermas mian buŝon, Dio, Vi tion scias.

11. Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis, mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.

12. Vi, Dio, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

13. Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

14. Volu, ho Dio, savi min; Dio, rapidu helpi min.

15. Estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj volas pereigi mian animon; retiriĝu returne kaj kovriĝu per honto miaj malbondezirantoj.

16. Teruritaj estu de sia honto tiuj, kiuj diras al mi: jen vi havas!