Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

17. Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; la amantoj de Via helpo diru ĉiam: granda estas Dio.

18. Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Dio pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; mia Dio, ne malrapidu.


PSALMO XLII.

1. Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

2. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

3. Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?

4. Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, ĉar oni diras al mi ĉiutage: kie estas via Dio?

5. Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, kiel mi iradis inter granda amaso, eniradis kun ĝi en la domon de Dio ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.

6. Kial vi malĝojas, mia animo, kaj konsterniĝas en mi? Esperu al Dio, ĉar ankoraŭ mi dankos Lin por helpo, veninta de Lia vizaĝo.

7. Mia Dio, malĝojas en mi mia animo, tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordano kaj Hermono, sur la monto Micaro.