Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

8. Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

9. En la tago Dio aperigas al mi Sian bonecon, kaj en la nokto mi havas kanton al Li, preĝon al la Dio de mia vivo.

10. Mi diras al Dio, mia roko: kial Vi min forgesis? kial mi iradas malgaja pro la premado de mia malamiko?

11. Kvazaŭ tranĉante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, dirante al mi ĉiutage: kie estas via Dio?

12. Kial vi malĝojas, mia animo, kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio, ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.


PSALMO LI.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido,

2. kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Seba.

3. Korfavoru min, Dio, laŭ Via boneco; laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

4. Lavu min tute pure de mia krimo, kaj purigu min de mia peko.

5. Ĉar miajn kulpojn mi konscias, kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.