Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

6. Antaŭ Vi sola mi pekis, kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj, tial Vi estas justa en Via vorto kaj pura en Via juĝo.

7. Mi estas ja naskita en krimo, kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

8. Vi amas ja veron en la koro, kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.

9. Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.

10. Aŭdigu al mi ĝojon, kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.

11. Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj kaj ĉiuĵn miajn krimojn elstreku.

12. Koron puran kreu al mi, Dio, kaj spiriton ĝustan novigu en mi.

13. Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

14. Redonu al mi la ĝojon de Via helpo, kaj spirito bonfara fortikigu min.

15. Mi instruos al la krimuloj Vian vojon, kaj pekuloj revenos al Vi.

16. Liberigu min de sango, Dio, Dio de mia savo, mia lango kantos Vian justecon.

17. Dio, malfermu miajn lipojn, kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.