Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

18. Ĉar Vi ne deziras oferdonon, — mi ĝin donus; brulofero ne plaĉas al Vi.

19. Oferdonoj alDio estas spirito suferanta; koron suferantan kaj huinilan Vi, Dio, ne malŝatas.

20. Bonfaru al Ciono laŭ Via favoro, konstruu la murojn de Jeruzalemo;

21. tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.


PSALMO LXI.

1. Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De Davido.

2. Aŭskultu, ho Dio, mian krion, atentu mian preĝon.

3. De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

4. Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, fortika turo kontraŭ malamiko.

5. Lasu min loĝi eterne en Via tendo, havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. — Sela.

6. Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn. Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

7. Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.