Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

8. Li restu eterne antaŭ Dio, boneco kaj vero Iaŭ Via volo lin gardu.

9. Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, plenumante miajn promesojn ĉiutage.


PSALMO XC.

1. Preĝo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni rifuĝejo de generacio al generacio. 2. Antaŭ ol la montoj naskiĝis kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.

3. Vi venigis homon al morto, kaj Vi diras: "revenu, homidoj."

4. Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, kaj kiel nokta gardoparto.

5. Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; matene ili renoviĝas kiel herbo:

6. matene ĝi floras kaj estas freŝa, vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.

7. Jes, ni pereas de Via kolero, kaj de Via kolerego ni neniiĝas.

8. Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.

9. Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, malaperis niaj jaroĵ, kiel sono.