Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

10. La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj kaj ĉe forteco okdek jaroj; kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.

11. Kiu scias la forton de Via kolero, Vian terurecon kaj Vian indignon?

12. Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru saĝan koron.

13. Returnu Vin, ho Dio! Kiel longe? kaj kompatu Viajn sklavojn.

14. Satigu nin matene per Via boneco, kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.

15. Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

16. Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, kaj Via beleco — al iliaj infanoj.

17. Kaj la favoro de la Sinjoro, nia Dio, estu super ni, kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni kaj fortikigu la faron de niaj manoj.


PSALMO XCI.

1. Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejalta, tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenca.

2. Mi diras al Dio: „mia rifuĝejo kaj mia fortikajo estas Dio, kiun mi fidas.“