Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

3. Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, de la pereiga pesto.

4. Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

5. Ne timu la teruron de nokto, nek sagon, kiu flugas tage,

6. nek peston, kiu iras en mallumo, nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

7. Ĉe via flanko falos milo, kaj dekmiloj ĉe via dekstra flanko, sed vin ĝi ne tuŝos.

8. Vi nur rigardos per viaj okuloj, kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

9. Ĉar Vi, ho Dio, estas mia defendo. La Plejaltan vi elektis kiel vian rifuĝejon.

10. Ne trafos vin malbono, kaj frapo ne atingos vian tendon.

11. Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

12. Sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

13. Sur leopardon kaj vipuron vi paŝos, vi piedpremos leonon kaj drakon.

14. Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

15. Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; kun li Mi estos en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

16. Mi satigos lin per longa vivo kaj aperigos al li Mian helpon.