Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
PSALMO XCVI.

1. Kantu al Dio novan kanton, kantu al Dio la tuta tero.

2. Kantu al Dio, gloru Lian nomon, proklamu de tago al tago Lian savon.

3. Rakontu inter la popoloj Lian gloron, inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.

4. Ĉar Dio estas granda kaj tre glorinda,Li estas terura por ĉiuj dioj.

5. Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj, sed Dio kreis la ĉielon.

6. Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

7. Tributu al Dio, familioj de la popoloj; tributu al Dio gloron kaj potencon.

8. Tributu al Dio honoron de Lia nomo, alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

9. Kliniĝu al Dio en sankta respekto; tremu antaŭ Li la tuta tero.

10. Diru inter la popoloĵ: Dio reĝas, kaj Li fortikigis la mondon, ke ĝi ne ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en justeco.

11. Goju la ĉielo kaj estu gaja la tero, bruu la maro kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

12. Goju la kampo kaj ĉio, kio estas sur ĝi; tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro,

13. antaŭ Dio, ĉar Li venas, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun Sia fideleco,