Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
PSALMO XCIX.

1. Dio reĝas: tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.

2. Dio estas granda en Ciono, kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.

3. Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.

4. Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; juĝon kaj justecon en Jakobo Vi aranĝis.

5. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj; Li estas sankta.

6. Moseo kaj Aarono estas inter Liaj pastroj, kaj Samuelo estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; ili vokis al Dio, kaj Li ilin aŭskultis.

7. El nuba kolono Li parolis al ili; ili observis Liajn regulojn kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.

8. Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta kaj venĝanto por iliaj faroj.

9. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.