Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
PSALMO CIII.

1. De Davido. Benu, mia animo, Dion kaĵ inia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

2. Benu, mia animo, Dion kaj ne forgesuĉiuĵn Liajn bonfaroĵn.

3. Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;

4. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

5. Li satigas per bonaĵoj la tempon de viavivo, ke via ĵuneco renoviĝas kiel ĉe aglo.

6. Dio faras ĵustecon kaĵ juĝon al ĉiujprematoĵ.

7. Li sciigis Siajn vojoĵn al Moseo, Siajn faroĵn al la Izraelidoj.

8. Favorkora kaj kompatema estas Dio, longetolerema kaj tre bona.

9. Ne eterne Li indignas, kaj ne por ĉiam Li koleras.

10. Ne laŭ niaĵ pekoj Li agis kun ni, kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.

11. Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

12. Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.