Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

13. Kiel patro korfavoras filojn, tiel Dio korfavoris tiujn, kiuj Lin timas.

14. Ĉar Li scias nian esencon, Li memoras, ke ni estas polvo.

15. La tagoj de homo estas kiel herbo; kiel floro de kampo, tiel li floras.

16. Pasos super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas, kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.

17. Sed la boneco de Dio daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,

18. kiuj observas Lian interligon kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

19. Dio en la ĉielo starigis Sian tronon, kaj Lia reĝeco regas ĉion.

20. Benu Dion Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, kiuj plenumas Lian vorton, por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.

21. Benu Dion ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

22. Benu Dion ĉiuj Liaj kreitaĵoj en ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, mia animo, Dion.


PSALMO CXVI.

1. Mi ĝojas, ke Dio aŭdas mian voĉon, mian petegon,

2. ke Li klinis Sian orelon al mi, kaj en miaj tagoj mi vokos.