Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

3. Ĉirkaŭis min mortaj malsanoj, kaj inferaj turmentoj min trafis; suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

4. Sed la nomon de Dio mi vokis: ho, Dio, savu mian animon.

5. Favorkora estas Dio kaj justa, kaj nia Dio estas kompatema.

6. Dio gardas la simplanimulojn; mi estas en mizero, kaj Li min savas.

7. Revenu, mia animo, al via trankvileco, ĉar Dio faras al vi bonon.

8. Ĉar Vi savis mian animon de la morto, mian piedon de falpuŝiĝo.

9. Mi irados antaŭ Dio en la lando de la vivo.

10. Kunkredo midiris: mi estas tre mizera.

11. Mi diris en mia konfuziĝo: ĉiu homo mensogas.

12. Kion mi redonos al Dio por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

13. Mi levos la pokalon de savo, kaj mi vokos la nomon de Dio.

14. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta popolo.

15. Grandvalora en la okuloj de Dio estas la morto de Liaj fideluloj.

16. Ho Dio, mi estas Via sklavo, mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.