Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

17. Al Vi mi oferdonos dankan oferon, kaj la nomon de Dio mi vokos.

18. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta popolo,

19. en la kortoj de la domo de Dio, interne de vi, Jeruzalemo. Haleluja.


PSALMO CXXI.

1. Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj, de kie venas al mi helpo.

2. Mia helpo venas de Dio, kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

3. Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; via gardanto ne dormetas.

4. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izraelo.

5. Dio estas via gardanto, Dio estas via ombro ĉe via dekstra mano,

6. En la tago la suno vin ne frapos, nek la luno en la nokto.

7. Dio vin gardos de ĉia malbono, gardos vian animon.

8. Dio gardos vian eliron kaj eniron de nun kaj eterne.