Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
PSALMO CXXXVII.

1. Apud la riveroj de Babilono ni sidis kaj ploris, rememorante Cionon.

2. Sur la salikoj tie ni pendigis niajn harpojn.

3. Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, kaj niaj mokantoj ĝojon: „kantu al ni el la kantoj de Ciono“.

4. Kiel ni kantos la kanton de Dio sur fremda tero?

5. Se mi forgesos vin, Jeruzalemo, tiam forgesiĝu mia dekstra mano;

6. algluiĝu mia lango al mia palato, se mi vin ne memoros, se mi ne levos Jeruzalemon en la supron de miaj ĝojoj.

7. Rememorigu, ho Dio, al la filoj de Edomo la tagon de Jeruzalemo, kiam ilidiris: „detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.“

8. Ho raboplena filino de Babilono! bone estos al tiu, kiu repagos al’ vi por la faro, kiun vi faris al ni.

9. Bone estos al tiu, kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.


PSALMO CXXXIX.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido. Dio, Vi min esploras kaj min konas.