Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

2. Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime.

3. Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.

4. Ĉar ne troviĝas ankoraŭ vorto sur mia lango, kaj Vi, ho Dio, ĉion jam scias.

5. De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min kaj metis sur min Vian manon.

6. Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta, mi ĝin ne povas kompreni.

7. Kien mi iros for de Via spirito, kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?

8. Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas.

9. Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro, —

10. ankaŭ tie Via mano min kondukos kaj Via dekstra mano min tenos.

11. Se mi diros: mallumo min kaŝos, — la nokto fariĝos lumo ĉirkaŭ mi.

12. Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, kaj la nokto lumas kiel tago; maliumo fariĝas kiel lumo.

13. Ĉar Vi kreis mian internaĵon, formis min en la ventro de mia patrino.

14. Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, kaj mia animo tion bone konscias.