Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

15. Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, kiam mi estis kreata en kaŝiteco, kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

16. Mian embrion vidis Viaj okuloj, kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj kreotaj, kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.

17. Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio, kiel granda estas ilia nombro!

18. Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol ia sablo; kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.

19. Mortigu, ho Dio, la malvirtulon, kaj sangaviduloj foriĝu de mi!

20. Ili parolas pri Vi malice kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.

21. Viajn malamantojn, ho Dio, mi ja malamas, kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.

22. Per ekstrema malamo mi ilin malamas; ili fariĝis por mi malamikoj.

23. Esploru min, Dio, kaj konu mian koron; provu min kaj sciu miajn pensojn.

24. Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.


PSALMO CXLVI.

1. Haleluja. Gloru, mia animo, Dion.

2. Mi gloros Dion en la daŭro de mia tuta vivo, mi kantos al Li tiel longe, kiel mi estos.

3. Ne fidu eminentulojn, homidon, kiu ne povas helpi.

4. Eliras lia spirito, li reiras en sian teron, kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.