tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). — Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de jaro. — Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. — Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. — Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. — Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj.
Mi legas. — Ci skribas (anstataŭ «ci» oni uzas ordinare
«vi»). — Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. — La
tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. —; Ni estas homoj.
— Vi estas infanoj. — Ili estas rusoj. — Kie estas la
knaboj? — Ili estas en la ĝardeno, — Kie estas la knabinoj?
— Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. — Kie estas la
tranĉiloj? — Ili kuŝas sur la tablo. — Mi vokas la knabon,
kaj li venas. — Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas. — La
infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. — La infanoj ploras,
ĉar ili volas manĝi. — Knabo, vi estas neĝentila. —
Sinjoro, vi estas neĝentila. - Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.
— Mia hundo, vi estas tre fidela. — Oni diras, ke la vero
ĉiam venkas. — En la vintro oni hejtas: la fornojn. —
Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn
amikojn.
Li amas min, sed mi lin ne amas. — Mi volis lin bati,
sed li forkuris de mi. — Diru al mi vian nomon. — Ne
skribu al mi tiajn longajn leterojn. — Venu al mi hodiaŭ
vespere. — Mi rakontos al vi historion. — Ĉu vi diros al
mi la veron? — La domo apartenas al li. — Li estas mia
onklo, ĉar mia patro estas lia frato. — Sinjoro Petro kaj
lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas