miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. — Mi estas tiel forta, kiel vi. — El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
Du homoj povas pli multe fari ol unu. — Mi havas nur
unu buŝon, sed mi havas du orelojn. — Li promenas kun
tri hundoj. — Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj
manoj. — El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj
aliaj estas malbonaj. — Kvin kaj sep faras dek du. — Dek
kaj dek faras dudek. — Kvar kaj dek ok faras dudek du.
— Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. — Mil
okcent naŭdek tri. — Li havas dek unu infanojn. —
Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto
konsistas el sesdek sekundoj. — Januaro estas la unua
monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Novembro estas
la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. — La dudeka
(tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro.
— La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu
pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. — Kion Dio kreis en la
sesa tago? — Kiun daton ni havas hodiaŭ? — Hodiaŭ
estas la dudek-sepa (tago) de Marto. — Georgo Vaŝington
estis naskita la dudek-duan de Februaro de la jaro mil
sepcent tridek dua.
Mi havas cent pomojn. — Mi havas centon da pomoj.
— Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. — Mi aĉetis
dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da
forkoj. — Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. —
Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi;
due mi dankis vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ
poste prunte al mi, kiam mi bezonos monon. — Por ĉiu
tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago
mi ricevis duoblan pagon, t. e. (=tio estas) dek frankojn.
— Kvinoble sep estas tridek kvin. — Tri estas duono de
ses. — Ok estas kvar kvinonoj de dek. — Kvar metroj da