Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo, staranta senmove.
— Promenante sur la strato, mi falis. — Kiam Nikodemo
batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo
estas la batato. — Al homo, pekinta senintence, Dio
facile pardonas. — Trovinte pomon, mi ĝin manĝis. —
La falinta homo ne povis sin levi. — Ne riproĉu vian
amikon, ĉar vi mem pli multe meritas riproĉon ; li estas
nur unufoja mensoginto, dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam
mensoganto; — La tempo pasinta jam neniam revenos ;
la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. — Venu, ni
atendas vin, Savonto de la mondo. — En la lingvo
« Esperanto » ni vidas la estontan lingvon helpantan
de la tuta mondo, — Aŭgusto estas mia plej amata filo.
— Mono havata estas pli grava ol havita. — Pasero
kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota. — La soldatoj
kondukis la arestitojn tra la stratoj. — Li venis al mi tute
ne atendite. — Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
Nun li diras al mi la veron. — Hieraŭ li diris al mi la
veron. — Li ĉiam diradis al mi la veron. — Kiam vi vidis
nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ
li estis dirinta al mi la veron). — Li diros al mi la veron.
— Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron
(aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos
al mi, li diros al mi la veron). — Se mi petus lin, li dirus
al mi la veron. —- Mi ne farus la eraron, se li antaŭe
dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron).
— Kiam mi venos, diru al mi la veron. — Kiam mia patro
venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi
la veron). — Mi volas diri al vi la veron. — Mi volas, ke
tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la
veron).